Kanto-teksto:
Bajuado, bajuad',
Ne kuŝiĝu ĉe la rand':
Venos griza lupideto,
Mordos vin je la flanketo.
* *
Iras sonĝo laŭ benket'
En la ruĝa ĉemizet',
Kaj sonĝino laŭ la dua
En la robo hele-blua.
Kune iras al la id', / Kune kantas “Mur-mur-mur...”,
Portas dormon por David'. / Portas dormon por Artur’. (aŭ alia nomo)
* *
Vagas dormo apud domo,
Vagas sonĝ' ĉe horloĝ'.
Kaj rigardas ili kune,
Ĉu la ĉiuj dormas nune.
* *
Kato, kato, vi katet',
Kato, griza vi vostet',
Venu Al ni por la nokto,
Ĉe Davidka via loko. / Ĉe Arturĉjo via loko. (aŭ alia nomo)
Vi dormigu nian filon,
Kaj ricevos vi ludilon,
Sakon plenan de dolĉkukoj
Kaj aldone du bantukojn.
Titolo: Lulkantoj
Devenlando:Elŝutebla sondokumento:
Elŝuteblaj muziknotoj:
Kanto-teksto:
Bajuado, bajuad',
Ne kuŝiĝu ĉe la rand':
Venos griza lupideto,
Mordos vin je la flanketo.
Iras sonĝo laŭ benket'
En la ruĝa ĉemizet',
Kaj sonĝino laŭ la dua
En la robo hele-blua.
Kune iras al la id', / Kune kantas “Mur-mur-mur...”,
Portas dormon por David'. / Portas dormon por Artur’. (aŭ alia nomo)
Vagas dormo apud domo,
Vagas sonĝ' ĉe horloĝ'.
Kaj rigardas ili kune,
Ĉu la ĉiuj dormas nune.
Kato, kato, vi katet',
Kato, griza vi vostet',
Venu Al ni por la nokto,
Ĉe Davidka via loko. / Ĉe Arturĉjo via loko. (aŭ alia nomo)
Vi dormigu nian filon,
Kaj ricevos vi ludilon,
Sakon plenan de dolĉkukoj
Kaj aldone du bantukojn.
Aliaj utilaj informoj: